Al la versio por grandaj ekranoj

Moderna vivo

USONO

Ekloĝi kiel astronaŭto

NASA (National Aeronautics and Space Administration/Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio), kiel usona agentejo de kosma esplorado kaj studado, havas dekojn da ejoj tra la tuta lando. La plej konataj estas verŝajne du: Kosmodromo Kennedy – en Florido, lanĉloko ne nur de la legendaj ŝipoj Apollo, sed ankaŭ de la novstilaj Falcon, kaj Kosmodromo Johnson, en la ĉirkaŭaĵo de Hjustono (Teksaso).

La hjustona kosmodromo estas ne nur la ĉefa gvidejo de kosmoekspedicioj, sed ankaŭ la ĉefa trejnejo de astronaŭtoj. Tie pasigis kvarantenon la revenintoj de la lunekspedicioj. Ne estas mirinde, ke pluraj astronaŭtoj volis havi sian propran loĝejon apud Hjustono. Tre konata estas la komunumo Timber Cove – tre proksima al la kosmodromo – kie siatempe loĝis John Glenn (ano de la ekspedicio Mercury 7 kaj spacpramo Discovery), Scott Carpenter (ekspedicio Mercury 7), Gus Grissom (ekspedicioj Mercury 4, Gemini 3 kaj Apollo 1), Charles Conrad Jr. (ekspedicioj Gemini 5, Gemini 11, Apollo 12 kaj Skylab 2) kaj Peggy Whitson (la unua virino, kiu gvidis la internacian kosmostacion).

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Alexander MIKISHEV
korespondanto de MONATO en Usono

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alexander Mikishev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-09-06
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume