Al la versio por grandaj ekranoj

Ekonomio

ESEO

Ĉu oro estas mono?

„Oro estas mono, ĉio alia estas kredito”, jen citaĵo de la bankisto J.P. Morgan (1837-1913). Verŝajne, se vi demandus iun en la jaro, kiam mortis tiu fama financisto, ĉu oro estas mono, la respondo estus jes. Eble via demandito eĉ elpoŝigus iun oran moneron por pruvi, ke li pravas, kvankam tio ne estas decida argumento. Per tiu argumento oni povus ankaŭ demonstri, ke kupro (pli ekzakte bronzo) estas mono, ĉar moneroj en tiu epoko estis ankaŭ fabrikataj el kupro.

Ĝis antaŭ jarcento oro estis la normo

La afero ne estas tiel simpla. Ne la metalo, el kiu la moneroj estis stampitaj aŭ la ekzisto de oraj moneroj tiam determinis la monan statuson de oro, sed la adopto de difino de la valuto surbaze de certa pezo da oro. Ekzemple, tiam laŭdifine 20,67 usonaj dolaroj egalis unu fajn-uncon da oro; en Britio 3 pundoj, 17 ŝilingoj kaj 10,5 malnovpencoj egalis unu uncon da 22-karata oro. La valoro de la monunuo en pli ol 60 landoj estis fiksita en or-ekvivalento.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Terry WATTS
korespondanto de MONATO en Britio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Terry Watts el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-09-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume