Al la versio por grandaj ekranoj

Ekonomio

ITALIO

La padova ekonomio dum la pasinta jarcento

Tiu ĉi artikolo pritraktas la ekonomian evoluon de Padovo, urbo en la nord-orienta parto de Italio, en la centro de la regiono Venecilando (Veneto), kaj reprezentas la koron de la industrio kaj de la servoj de ĉi tiu regiono.

Revigliĝo

La starigo de la Foiro de Specimenoj en 1919 markas la resaniĝon de la ekonomio post la unua mondmilito kaj samtempe la komencon de moderniga projekto. Por la kreado de tiu ĉi foiro, kiu nomiĝis tiel, ĉar ĝi devis prezenti komercajn produktojn lanĉendajn, oni inspiriĝis de la eŭropaj foiroj, kiel tiuj de Parizo kaj Liono kaj speciale tiu de Lepsiko. Padovo iĝu la ponto inter Italio kaj centra-danubia Eŭropo. Ekzemploj estis ankaŭ la naciaj foiroj de Florenco kaj de Torino. Pli ol 600 kompanioj ĉeestis, el kiuj 21 eksterlandaj. La foiro estis lokita en tri diversaj kvartaloj de la urbo. Por la tria eldono en 1921 oni realigis la grandegan foiran kvartalon, kiu ekzistas ankoraŭ nun.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

D-ino Paola TOSATO
Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de D-ino Paola Tosato el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-10-07
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume