Al la versio por grandaj ekranoj

Malpli konataj religioj

Antaŭ jaroj, mi legis iom malnovan (sed interesan) libron de la usona psikologo kaj filozofo William James, kies titolo en la angla estas The Varieties of Religious Experience (Vario de religia sperto). Ĝi konsistas el serio de prelegoj pri natura teologio, kiujn la aŭtoro prezentis en la Universitato de Edinburgo, Skotlando, inter la jaroj 1901 kaj 1902.

Mi unue supozis, ke James intencas priskribi kelkajn el la multnombraj religioj, sektoj kaj konfesioj, kiuj ekzistis en lia hejmlando, ĉar Usono estas aparte religiema lando. Kvankam la aŭtoro ne celis verki pri la abundo da kredoj, kiuj troveblas tie – kontraŭe, la verko temas pri psikologia esplorado pri la efiko de religia sperto sur la homa menso – li troviĝis en tre favora situacio por fari tion. Plej ofte religioj fontas el vizioj kaj spirita inspiro.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Monato volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-10-07
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume