Al la versio por grandaj ekranoj

Nuklea brulaĵ-ciklo: ĉu ĥimera kastelo?

Ĉu eblas produkti pli multe da brulaĵo ol estas efektive konsumita? Se jes, tio estus granda beno por la homaro – kaj precipe por landoj, kie ne abundas energiaj resursoj.

Jam en la 1950aj jaroj sciencistoj esploris la eblon pri paca uzado de nuklea energio: ili trovis, ke tia „rozkolora” ideo pri nuklea ciklo povos realiĝi per teknologio, per kiu oni reprenu uranion kaj plutonion el eluzitaj brulaĵoj, generante en regenera reaktoro pli da brulaĵoj ol estas forkonsumitaj. Ĝis la 1980aj jaroj Usono, Sovetio, Francio, Britio, Germanio kaj Japanio aktive entreprenis la ekspluatadon kaj la konstruadon de reprilaboraj fabrikoj kaj rapidaj regeneraj reaktoroj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Monato volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-10-07
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume