PolitikoOPINIOAŭstralio: Ĉu ĉiam strategia dependeco?Kiam britoj setlis en Aŭstralio en 1788, ili sciis, ke la kontinento estas priloĝata de brunhaŭta raso, sed ĉar tiuj homoj estis grandparte nomadoj kaj ne kultivis la teron anglamaniere, la invadintoj konkludis, ke la indiĝenoj ne vere rajtas posedi tiun teron. Do tute laŭleĝe eŭropanoj rajtis simple forpreni la teron kaj mortigi aŭ forpeli la indiĝenojn. Kaj ĉar la indiĝenoj havis nek modernajn armilojn, nek socian strukturon por kunordigi reziston, la rezulto de la invado de „blankuloj” estis jam dekomence klara. Timoj de izolitaj eŭropanojLa indiĝenojn oni facile senposedigis, sed la „aŭstralianoj” (mi uzas tiun vorton malgraŭ tio, ke la termino ekestis nur en 1901) daŭre timis aliajn eventualajn malamikojn: la homplenajn landojn de suda kaj sud-orienta Azio kaj la eŭropajn rivalojn de Britio. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Trevor STEELE
korespondanto de MONATO en Aŭstralio
|