Al la versio por grandaj ekranoj

Scienco

AKTUALE

Katastrofa malpliiĝo de bestonombro

Laŭ la freŝa Raporto pri vivanta planedo 2020 fare de Monda Natur-Fonduso (WWF), publikigita la 10an de septembro 2020, la populacioj de fiŝoj, birdoj, amfibioj, reptilioj kaj mamuloj malmultiĝis je proksimume 68 % inter 1970 kaj 2016. WWF raportis pri 4392 specioj el 20 811 kontrolataj populacioj en diversaj partoj de la mondo. La plej grandaj malpliiĝoj registriĝis en Latin-Ameriko kaj Karibio (84 %) kaj Afriko (65 %).

Kialoj

La raporto klarigas, ke ĉi tiun katastrofan malpliiĝon kaŭzas precipe granda detruiĝo de medio (senarbarigo, nedaŭrigebla agrikulturo, tutmonda plivarmiĝo kaj diversaj klimat-ŝanĝiĝoj, neleĝa ĉasado kaj neregebla komerco pri sovaĝaj bestoj). Homoj malkonvene plivastigas sian ĉeeston en la naturo, ĉiam pli kontaktiĝante kun sovaĝaj bestoj. Tio cetere kontribuas ankaŭ al la plivastiĝo de diversaj danĝeraj virusoj kiel tiu, kiu kaŭzas kovimon.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Lia tuta profesia vivo estas ligita kun diplomatio.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume