Al la versio por grandaj ekranoj

Moderna vivo

USONO

Farmacio en pandemio?

Ne ĉiuj firmaoj havas ekonomiajn problemojn dum kaj post pandemio. Kelkaj estas tre optimismaj pri sia futuro, kiel ĉefe farmaciaj kompanioj. Ilia prospero ŝajnas esti garantiata de la vakcinoj kontraŭ la nova kronviruso. Eĉ sen pandemio multaj homoj kredas je komuna agado de la plej grandaj farmaciaj kompanioj – Big Pharma –, kiuj unuiĝas por havigi al si altegajn profitojn vendante kuracajn medikamentojn.

Kosto de sano

La nuna usona loĝantaro dependas de la prezpolitiko de tiu grupo Big Pharma. Usonanoj vidas, ke la prezoj de kelkaj medikamentoj lastatempe kreskis kaj superas la prezojn de similaj kuraciloj en aliaj bonfartaj landoj. Kiel ekzemplo eblas rimarki la prezon de insulino, necesa por kuraci diabeton. Loĝantoj de Minesoto vojaĝis kvin horojn en grupo organizita por aĉeti insulinon en Kanado kontraŭ 30 dolaroj, dum en Usono ĝi kostis 300 dolarojn.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Alexander MIKISHEV
korespondanto de MONATO en Usono

Alexander Mikishev estas lektoro, instruas kaj esploras en Hjustono, Teksaso. Esperanton li eklernis en 1979.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alexander Mikishev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume