Legante la eseon de Lu Wunsch-Rolshoven pri la misfamigo de Esperanto (MONATO 2020/08-09, p. 23-27) mi ekmemoris intervjuon fare de franca ĵurnalistino, kiu prezentas la radio-elsendon por infanoj Les petits bateaux (La boatetoj) ĉe France-inter. Infanoj faras demandojn, respondas fakuloj per simplaj frazoj. Okaze de la 200a elsendo la gazeto Le Monde demandis, ĉu estas tabuaj temoj. „Jes, tri: dio, seksumado kaj ... Esperanto. La homoj, kiuj praktikas ĝin, nur laŭdas ĝin; tiuj, kiuj nenion scias pri ĝi, misfamigas.”
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Renée Triolle el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28 |
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |