Al la versio por grandaj ekranoj

Kaŝita trezoro

Iom hazarde falis en miajn okulojn ne fortepiano, kiel ĉe Zamenhof (vidu PIV, okulo 3), sed malnova libro, eldonita de Ĉina Esperanto-Eldonejo: Atlaso de insekta morfologio. Ĉar mi malkovris, ĉe listigo de birdoblekoj, ke eĉ iuj papilioj blekas, faras bruon do, mi havas iujn entomologiajn sentojn kaj enmanigis al mi la libron. La en miajn okulojn falinta libro ne vundis min, sed ĝi tamen tre tuŝis min.

Perloj por porkoj?

Oni konas min kiel homon, kiu vere sekvas ĉion, kio okazas en la esperanta libromerkato, sed pri tiu ĉi libro mi tutsimple ne sciis, mi neniam aŭdis aŭ legis. Kaj ĝi estas perlo, sed mi timas, ke oni tro malmulte anoncis ĝin, ke oni tute ne trumpetis pri ĝi. Kvankam MONATO estas ne poresperanta, sed peresperanta, mi tamen pensas, ke ĝi rajtas atentigi pri gravaj aferoj. Ĉiu devus scii, ke tia libro ekzistas, ke nia lingvo disponas eĉ pri tiaj gravaj aferoj. Mi priskribu la libron!

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Petro DESMET'
korespondanto de MONATO en Belgio
Li Kexi: Atlaso de insekta morfologio. Trad. laŭ latina originalo de H. Steinmann kaj L. Zombori. Eld. Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1987. 456 + 42 paĝoj, durkovrila, bindita, 21 x 15 cm. ISBN 7-5052-0000-3.

Petro Desmet' estas filologo, komputila lingvisto, vortaristo, muzikisto (kariljonisto) kaj matematikisto, kunaŭtoro de la 800-paĝa Bildvortaro en Esperanto kaj aŭtoro de la dudirekta vortaro nederlanda-esperanta kaj de Esprimaro, Promenoj en Edeno.

Por mendi, iru al la Retbutiko.

Monato volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Petro DESMET' el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume