Al la versio por grandaj ekranoj

Novaĵetoj

Interkonsento por 2,2 miliardoj da homoj

La 15an de novembro 2020 estis subskribita ekonomia interkonsento RCEP (Regional Comprehensive Economic Partnership, Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco). La subskribintaj ŝtatoj estas Aŭstralio, Birmo (Mjanmao), Brunejo, Ĉinio, Filipinoj, Indonezio, Japanio, Kamboĝo, Laoso, Malajzio, Nov-Zelando, Singapuro, Sud-Koreio, Tajlando kaj Vjetnamio.

Tiuj dek kvin landoj kune reprezentas ĉirkaŭ 30 procentojn de la monda loĝantaro kaj 30 procentojn de la malneta monda produkto. Ĝi estas la plej granda ekonomia bloko en la historio. La interkonsento celas malaltigi doganojn, malfermi merkatojn kaj forigi normobarilojn.

RR

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de rr el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume