Al la versio por grandaj ekranoj

Ĉina monumento - Tutmonda monumento

Same kiel minimume ĉiu eŭropano konas la Biblion (vorton kaj libron kaj signifon), tiel absolute ĉiu ĉino konas 道德经 de 老子, kaj ankaŭ ĉiu ĉinologo kaj ĉiu filozofo aŭ filozofistudinto konas ĝin sub ĝia transliterita formo Dàodéjīng de Lǎozi, fojfoje sub la nomo Laozi por la libro mem. Kaj estus bona afero, se ĉiu esperantisto konus la libron La Klasikaĵo de Taŭo kaj Virto de Laocio. Ĉu mi sufiĉe klare atentigis, ke temas pri eksterordinare grava libro? Plie, ĝi estas la baza libro de taoismo.

Ortografia baraktado

Mi priskribu la frontpaĝon, por samtempe raporti pri ortografiaj problemoj! La titolo, la unua linio, estas la pinjina transskribo de la ĉina titolo de la verko ... krom ke normala pinjina transskribo (vidu supre en ĉi teksto) montras la tonojn kaj estas unuvorta. La dua linio estas tute en Esperanto, krom ke la nomo de la aŭtoro estas laŭ la oficiala, deva, pinjina transskribo (kun aldona signo sur „u”). PIV uzas la nomon Laocio. Poste sekvas linio pri la tradukinto, kun lia nomo ĉine (la lasta signo signifas „tradukis”). Dekstre, vertikale, estas la ĉina titolo de la verko kaj pli malgrande Lǎozi. Tion vi povos kompari kun la ĉi-supre notitaj ĉinaj vortoj. La tradukinto, prave, preferas Laŭzi, ĉar „aŭ” pli proksimas la ĉinan prononcon ol „ao”.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Petro DESMET'
korespondanto de MONATO en Belgio
Wang Chongfang: Dao de jing Trad. el la ĉina originalo de Laŭzi; Eld. Ĉina Fremdlingva Eldonejo, 2012; bindita; 21 x 14 cm (2,2 cm), 420 p.; ISBN 978-7-119-07425-2.

Petro Desmet' estas ĉinologo kaj japanologo, komputila lingvisto, vortaristo, muzikisto (kariljonisto) kaj matematikisto, kunaŭtoro de la 800-paĝa Bildvortaro en Esperanto kaj aŭtoro de la dudirekta vortaro nederlanda-esperanta kaj de Esprimaro: Promenoj en Edeno.


Monato volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Petro Desmet' el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume