Al la versio por grandaj ekranoj

Politiko

LITOVIO

Litovio dekstriĝis

La lastaj elektoj por la litovia parlamento (Seimas) okazis en vere eksterordinaraj kondiĉoj de la kovima pandemio, kio estis grandega defio por ĉiuj elektantoj kaj por ĉiuj elektaj komisionoj. Malgraŭ tio, ke la elektoj estis planitaj por la 11a de oktobro (la unua fazo) kaj la 25a de oktobro (la dua fazo), multaj elektantoj penis voĉdoni anticipe por eviti nedezirindan troan akumuliĝon en balotejoj kaj riskon de infektiĝo.

Gajnis konservativuloj

En la elektoj entute partoprenis 1 175 026 civitanoj (aŭ 47,81 %). Ili elektis 141 parlamentanojn por kvarjara periodo – ĝis la jaro 2024. La rezultoj montris, ke ĉi-foje la elektojn gajnis la konservativa Patria Unio – Kristandemokratoj de Litovio, kiu ricevis 50 lokojn en la parlamento, dum la ĝis tiam reganta partio Litova Unio de Kamparanoj kaj Verduloj regresis de antaŭaj 54 seĝoj: ĉi-foje ili ricevis nur 32. Liberala Movado kaj socialdemokratoj okupas po 13 seĝojn, Partio de Libereco (partio de plejparte junaj homoj, kiu kreiĝis nur en 2019) gajnis 11 kaj Laborista Partio ricevis 10.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Laimius Stražnickas estas litova ĵurnalisto jam dum 35 jaroj. Li esperantistiĝis en 1974 kaj estas kunlaboranto de Monato ekde 1991.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-12-04
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume