Al la versio por grandaj ekranoj

Ĉu korona aŭ krona viruso?

Laŭ mi estus preferinde uzi la formon „korona viruso”: Laŭ biokemiistoj la nomo devenas de la aspekto en elektronmikroskopaj bildoj. Se tiaj bildoj montras nur projekcion (du-dimensian), la viruso ŝajnas havi kronon de pikiloj sur sia periferio. Sed sur bildo kun tri-dimensia perspektivo (el skananta elektronmikroskopo) la surfaco similas al korono de la suno, distribuita sur la tuta supraĵo de la sfero, ne nur laŭlonge de linio. La sfero kun korono estas pli reala bildo ol cirklo kun krono. La formo „koronvirusa malsano 2019” ankaŭ ebligas la mallongigon „kovim 19”, kiu estas sufiĉe simila al „covid 19” uzata en pluraj lingvoj, tiel ke ĝi estas facile rekonebla. Kion pensas aliaj legantoj?

Werner FUß
Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Werner Fuß el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume