Al la versio por grandaj ekranoj

Turismo

LITOVIO-RUSIO

Kurona duoninsulo: Unika dezerta pejzaĝo

Kurona duoninsulo estas vizitinda terlango inter Balta Maro kaj Kurona Laguno. Ĝi longas 98 km, el kiuj hodiaŭ 52 kuŝas en Litovio kaj 46 en la kaliningrada regiono de Rusio. La plej larĝa loko de la terlango ampleksas 3,8 km kaj la plej mallarĝa – nur 380 m (en la rusia parto). Tie preskaŭ mankas terkultivado. Sur 25 % de la terlanga areo etendiĝas sablejoj, en kiuj dunoj superas 60 m. Nun la duoninsulo estas alloga banloko en Litovio.

En la terlango homoj setlis dum la epoko neolitika, do en la 3a jarmilo antaŭ Kristo. Ekde la 13a ĝis la fino de la 16a jarcento en ĝia norda parto loĝis kuronoj (balta gento) kaj litovoj. Spuroj de ilia kulturo videblas ankoraŭ nuntempe. En la tombejo de la urbeto Nida rimarkindas surtombaj monumentoj (krikštas), kies tradicio de tajlado kaj ellaborado devenas de la pagana tempo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Laimius Stražnickas estas litova ĵurnalisto jam dum 35 jaroj. Li esperantistiĝis en 1974 kaj estas kunlaboranto de MONATO ekde 1991.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume