Al la versio por grandaj ekranoj

Moderna vivo

EPILEPSIO

Purpura Dalaso

En novembro 2020 la estraro de la teksasa urbo memorigis al siaj loĝantoj, ke en tempo de kovimo ekzistas homoj, kiuj suferas aliajn malsanojn. Pro tio la urbocentro estis purpure lumigata. Tiel la loĝantoj de Dalaso memoris pri la nacia monato de konscio pri epilepsio, kaj ili subtenis kuracistojn, esploristojn kaj sciencistojn, kiuj helpas lukti kontraŭ tiu malsano.

En la lando 3,4 milionoj da homoj suferas epilepsion, kaj entute en la mondo la malsanuloj nombras ĉ. 65 milionojn. Ĝi estas la kvara neŭrona malsano en la mondo laŭ sia ofteco. Homoj kun tiu malsano estas pli multaj ol vivantoj kun aŭtismo, parkinsona malsano, platsklerozo kaj cerba paralizo, ĉio kune. Oni konsideras ĝin samgrada kiel diabeto de la unua tipo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Alexander MIKISHEV
korespondanto de MONATO en Usono

Alexander Mikishev estas lektoro, instruas kaj esploras en Hjustono, Teksaso. Esperanton li eklernis en 1979.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alexander Mikishev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume