Al la versio por grandaj ekranoj

Korona viruso? Ne, kronviruso!

Mi opinias, ke la pledo de Werner Fuß Ĉu korona aŭ krona viruso? (MONATO 2021/02, p. 3) por preferindeco de la formo „korona viruso” ne estas konvinka plurkiale, sed mi menciu nur unu kontraŭ-argumenton, kiu ŝajnas al mi aparte konvinka:

La vorto „korono” mem havas dubindan statuson: ĝi estas neoficiala, kaj ĝi ĉiam ŝajnis al mi unu el la kabinetaj elpensaĵoj, kiuj estas tute nenecesaj. Efektive, la vorto „korono” estas absoluta sinonimo de proksimume samlonga, tute klara, senpere komprenebla kaj neambigua kunmetaĵo „sun-krono”, kaj ĝuste tian esprimon mi atendas kaj renkontas en reala uzado – notinda escepto estas Amri Wandel, la ĉef-fakulo de Esperantujo pri astrofiziko: mi ne certas, ĉu temas pri tio, ke li sentas ian fakan bezonon pri aparta radiko, aŭ tio estas nur persona kaprico. Eksterfaka, neastronomia, metafora uzado de la vorto „korono” estas miaopinie nenecesa kaj lingve nepravigebla, alivorte snoba. Ĉiukaze, ekzistas nenia lingva manko, kiu igus la vorton „sunkrono” neakceptebla aŭ evitinda.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Alexander SHLAFER
Usono

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alexander Shlafer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume