Al la versio por grandaj ekranoj

Turismo

JAPANIO

Tokio: miksaĵo el tradicio kaj moderneco

La kronvirusa pandemio furiozas tutmonde. Industrioj malprosperas, el kiuj turismo probable plej multe suferas. En Japanio ekde aprilo 2020 la nombro de eksterlandaj vizitantoj malpliiĝis je 99,9 %. Antaŭe la nombro de turistoj en la lando rapide kreskis. La japana registaro antaŭvidis, ke la nombro de eksterlandaj gastoj superos 40 milionojn dum la jaro 2020. Tiu celo evidentiĝis nerealigebla. Multaj fakuloj opinias, ke necesos almenaŭ tri jaroj, por ke la turisma industrio atingu la nivelon de la antaŭkovima tempo.

Ni faru vojaĝon al la kultura centro de Tokio, kiun vi povos viziti post la pandemio. Preskaŭ ĉiuj eksterlandaj turistoj komencas sian vojaĝon per kuglotrajno Ŝinkansen de Tokio al Kioto kaj Osaka, aŭ inverse. Tokio, la ĉefurbo de Japanio, estas centro de politiko, komerco kaj kulturo, miksaĵo el tradicio kaj moderneco, bonordo kaj kaoso. Aktuale la loĝantaro de la gubernio Tokio nombras 13 951 000. Komence de la 19a jarcento la loĝantaro de Edo (antaŭa nomo de Tokio) estis pli ol miliono.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Isikawa TAKASI
korespondanto de MONATO en Japanio

Isikawa Takasi estas pensiulo, naskita en 1942, kiu laboris por sveda kaj japana kompanioj ĉefe en la fakoj justico kaj revizorado.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume