Al la versio por grandaj ekranoj

Memoraĵoj el fora pasinteco

Dum la jaroj post la unua mondmilito, multaj junaj viroj elmigris al Sud-Ameriko, serĉante aventuron. Inter ili estis mia patro, skoto el la industria urbego Glasgovo. Tie li edziĝis, en Bolivio, kun mia patrino, kiu ankaŭ devenis de Skotlando, kaj tie mi naskiĝis en 1929.

Pro la fakto, ke mia patrino malsaniĝis en Bolivio, kaj ĉar mia patro jam parolis la hispanan, nia familio (kiu nun inkludis etan fratinon mian), translokiĝis al Galegujo en nord-okcidenta Hispanio. Tie mia patro instruis la anglan lingvon en la urbo Orense (Ourense en la galega lingvo).

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Garbhan MAC AOIDH

Garbhan Mac Aoidh estas plurlingva tradukisto kaj verkisto, kiu kontribuas al MONATO ekde 1988.


Monato volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan Mac Aoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume