Al la versio por grandaj ekranoj

Moderna vivo

ĈINIO

Kamparanoj en urboj

Ĉinio havas socialisman politikan sistemon kaj liberan merkatan sistemon (iom similan al la kapitalisma), kaj antaŭ pli ol kvardek jaroj pli ol naŭdek elcentoj el la ĉinoj estis kamparanoj. Ili laboris en kamparo de sunleviĝo ĝis sunsubiro, kun vizaĝo al la tero kaj dorso al la ĉielo, kaj ili vivis malriĉan vivon en sia vilaĝo. Tamen, post aplikado de la politiko „Reformado kaj Pordomalfermo”, kelkaj milionoj da kamparanoj siatempe junaj forlasis sian hejmon (kiu situas precipe en relative malriĉaj regionoj) kaj komencis labori en urboj por ricevi pli multe da mono.

Per tiu mono ili konstruas novajn loĝdomojn en siaj vilaĝoj. Kiam ili perdas laborkapablon, ili deve reiras hejmen por pasigi sian maljunan vivon. Ili sendas siajn infanojn al pli bonaj lernejoj por ricevi pli bonan instruadon, kaj pro tio multaj el ili ne plu havas multe da mono.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

XU Jinming
korespondanto de MONATO en Ĉinio

Xu Jinming estas emerita policisto, diplomito en armea universitato. Li laboris kiel tradukisto ĉe El Popola Ĉinio.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xu Jinming el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-03-06
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume