Al la versio por grandaj ekranoj

Hobio

BUŜTUKOJ

Guinness-rekordulino

De pli ol 23 jaroj la slovakino Antónia Kozáková (46-jaraĝa), konata ankaŭ kiel „buŝtuka Tonka”, kolektas paperajn buŝtukojn. Nun ŝi havas pli ol 118 000 pecojn kaj estas monda rekordulino.

La kolektantino loĝas en la pitoreska vilaĝeto Ruska ĉe la slovaka-ukraina limo je ĉirkaŭ 500 km oriente de la ĉefurbo Bratislavo. La buŝtukojn ŝi konservas en bela kaj komforta familia domo, en kiu estas „buŝtuka ĉambro”. Laŭ ŝi, paperaj buŝtukoj havas fortan ĉarmon kaj potencon. Ili povas unuigi homojn tra la tuta mondo. Danke al la buŝtukoj ŝi ekkonis multajn famajn homojn. Ekzemple, la slovaka eksprezidento Andrej Kiska kaj la aktuala hungara prezidento János Áder subskribis buŝtukojn el ŝia kolekto. Kozáková organizis kvin regionajn buŝtukajn ekspoziciojn en Slovakio. Ŝi havas ok slovakajn atestilojn kaj en 2011 gajnis la titolon „Rekordulino de la jaro” en Slovakio.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-02-13
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume