Al la versio por grandaj ekranoj

Scienco

ORNITOLOGIO

Utila projekto por bird-protekto

Fostoj kaj elektraj dratoj estas inter la plej grandaj minacoj por sovaĝaj birdoj. Al ĉi tiuj riskaj faktoroj rilatas nova eŭropa ornitologia projekto kun la titolo Viva Danuba Libera Ĉielo – Internacia protektado de birdoj laŭlonge de la rivero Danubo. La projekto prezentas unikan ekzemplon de granda internacia kunlaboro laŭlonge de unu el la plej gravaj migraj riveraj koridoroj, kia estas Danubo, ripozejo kaj travintrejo de multaj specioj de birdoj en Eŭropo. La projekto estis oficiale lanĉita la 1an de septembro 2020 kaj estas finance subtenata de Eŭropa Unio (EU) per 6 636 170 eŭroj.

Kolizioj

Ĉiun printempon kaj ĉiun aŭtunon migras laŭlonge de la rivero Danubo milionoj da sovaĝaj birdoj. Jam nur la malalta parto de Danubo kaj ĝia delto estas hejmo por 331 specioj, inkluzive de la malofta krispa pelikano (Pelecanus crispus), samkiel por 90 elcentoj de ruĝbrustaj anseroj (Branta ruficollis). Multaj el tiuj specioj alfrontis drastajn nombrajn malpliiĝojn. Laŭ ornitologoj kolizioj de sovaĝaj birdoj kun elektraj konduktiloj laŭlonge de la rivero Danubo kaŭzas almenaŭ 20 elcentojn de mortoj inter la nestanta populacio (blankŝultra aglo, Aquila heliaca; tatarfalko, Falco cherrug; kaj aliaj).

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis en 2010.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-02-13
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume