Al la versio por grandaj ekranoj

Oni ne ŝpinu dubojn el la aero

La redakcia noto sur paĝo 5 de la januara numero pri la „nekutime multaj plendoj ... koncerne ‚malregulaĵojn’” estis bazita sur la supozo, ke la elekta kampanjo de Donald Trump honeste prezentis la faktojn. Tamen, tiu amasa plendado fontis el plenaj fantaziaĵoj – kiel pruvis la fakto, ke, el 62 juraj aferoj lanĉitaj de la kampanjo, 62 estis fine deciditaj malfavore al la kampanjo. La taktiko celis subfosi demokration per kreo de kaoso. Jes, oni kontestu egalecon de voĉoj (en la koncernaj balotaj reguloj ekzistas enkonstruitaj mekanismoj por fari tion) kaj jes oni protestu balotajn krimojn – sed oni ne simple ŝpinu el la aero dubojn pri la sistemo mem kaj aĉetu sian vojon al la kortumoj.

La konduto de la kampanjo celis krei maksimuman konfuzon kaj malhelpi la pacan kaj kunlaboran transigon de funkcioj de unu administracio al alia – transigon antaŭvidatan en la konstitucio. Demokratio dependas de reciproka respekto: ĝi estas fragila afero, kiu bezonas konstantan kultivadon. La kampanjo de Trump, anstataŭ kultivi, mobilizis buldozojn por detrui la tutan terenon. Feliĉe, la kortuma sistemo rapide forsuĉis la koncernan buldozan benzinon, sed la rezulto tamen estis kaosa transiro de potenco de unu prezidento al alia, kio endanĝerigis la ŝtaton kiel tuton. Aliflanke, la fakto, ke la kortuma sistemo firme rezistis tiun cirkon, montras, ke la usona konstitucia sistemo estas fortika. Ĝi submetiĝis al provo kaj travivis sen daŭra damaĝo.

Humphrey TONKIN
Usono

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Humphrey Tonkin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume