Al la versio por poŝtelefonoj

Por ĉiuj popoloj kaj por ĉiuj pejzaĝoj

Ne supozu, ke la liliputa dimensio (formato 10 x 8 cm) vin trenos al rideto, nek ke vi povos legi la 32 paĝetojn kun ne tro zorga atento, ĉar ili pensigas pri grava problemo: kiom da malfacilaĵoj, baroj, malhelpoj homoj metas inter si kaj alia homo. Eble, vi loĝas en lando, el kiu oni povas facile vojaĝi al aliaj (fakte, nur kelkaj aliaj), simple montrante libreton, ofte kartonkovrilan, sur kiu foto kaj kelkaj biografiaj elementoj, kompreneble, adekvate stampitaj kaj sekurigitaj kontraŭ falsadoj, atestas ion pri vi, aŭ eĉ, lastatempe, kun eta kvadrateto, kiu registris viajn fingrospurojn. Per tiu dokumento vi estas enlasata en alian komunumon de homoj, kiu siavice de propraj membroj postulas similajn paperaĵojn por ilin lasi elen.

Male, pensu, kiom vi povus esti libera, estante nur vi, homo kiel la aliaj homoj, sen deklaro de nomo, nacieco, individueco; kiam vi povus renkonti alian similulon kun la apriora trankviliga supozo, ke li estas sama kiel vi, do, kompreneble, amika (kial ajn supozi la malon?). Tiu, kiun vi renkontas, vidis vian saman sunleviĝon, vian saman sunsubiron, sendepende de la lando, kie vi aŭ li naskiĝis, eĉ sendepende de la tempo, ja ni ĉiuj estas samaĝuloj, se kompari kun la aĝo de la universo. Ne nur al siaj similuloj homoj atencas per malpermesoj: ankaŭ la naturo riskas esti vundita (ja estas ĉiutage vundata): ne liberas homo, se ne liberas ankaŭ naturo. La mondo estas ĉies, vojaĝoj kaj migradoj trapasas oceanojn, landojn, urbojn, registritajn per siaj naciaj nomoj, demokrate skribitaj en la propraj alfabetoj: latinliteruloj ne komprenas ilin? Ne gravas, ĉiuj alfabetoj estas samrajtaj kaj samdignaj. Pasporto estas himno al libero kaj al egaleco laŭ ĉiuj aspektoj.

Ĉi tiu himno pasas tra pensigaj kaj certagrade hirtigaj scenoj, kun kuraĝa malkaŝo de landoj, kie io tia okazas: homoj batataj, torturataj, kripligataj, knaboj kun trude enbrakigita pafilo, mizeruloj devantaj atendi en malhela kaj frosta kelo aprobon, permeson, devantaj respondi al enketo pri terorismo, devantaj sin tordi en pneŭon por sukcesi kaŝe transiri malpermesitan landlimon; estas evidentigataj diferencoj inter tiuj, kiuj povas kaj ne bezonas disde tiuj, kiuj ne povas, sed ja bezonas. En la listigo de absurdaĵoj elstaras, sed nur unu el la multaj: peti duan pasporton por pluvojaĝi de Bejruto al Tel-Avivo, de Bagdado al Manilo, de Priŝtino al Beogrado, de Skopjo al Nikozio, kaj reen .

Eĉ strukturoj plej sinnomantaj akceptemaj havas siajn barilojn, UEA estas eksplicite menciita kiel certagrade barilohava. Do eĉ ni, esperantistoj el bonstataj mondopartoj, kiuj interkompreniĝas, kongresumas, interretas, konsciu pri la multo, kion ni havas, kaj kion aliaj ne havas. La eta Pasporto donas (revas doni) al la posedanto la rajton, ke li povas tion kaj tion (longa listo), kaj ke li ne bezonas tion kaj tion alian (trioble pli longa listo); tiu pasporto validas por ĉiu lando kaj ĉiu pejzaĝo, ĝi ne apartenas al ŝtato, al reĝino aŭ al UEA, la posedanto povas ĝin teni aŭ ĝin forĵeti en la akvon, ĝin flugigi kaj ĝin sekvi tra la aero.

Por ĉiuj popoloj

Tia tuta rakonto disvolviĝas tra linioj, kiuj nur tipografie estus nomeblaj versoj, ĉar post iom da vortoj, sen ajna ritmo nek (kompreneble) rimo, la linio finiĝas, kaj la okulo glitas al la posta. Pli vasta interspaco tipografie markas dividon interpreteblan kiel dispartigo inter strofoj; se paĝo estas plena nur parte, ni povas konsideri, ke ĉe la posta komenciĝas alia ĉapitro. Tio ne ĝenas, oni simple interpretu la tuton kiel prozpoemon, prozeposon. La lastajn du paĝojn okupas la 52 lingvaj versioj de la frazo Tiu ĉi pasporto validas por ĉiuj popoloj. La verda kovrilo bildigas, ore, migrantan anseron, flugantan super la terglobo.

La aŭtoro estas Antoine Cassar, tradukis Klára Ertl. Ŝia lingvaĵo estas tre flua kaj impeta, kongrue kun la temo de rajtoj kaj de kondamno kontraŭ malpermesoj. Iom mistere estas, ke ne estas deklarita la originala lingvo; privata enketo malkaŝis, ke la originala lingvo estas la malta, kaj ke la tradukintino apogis sin sur la angla, franca kaj germana versioj. Parto de la enspezoj de la vendado estas de la aŭtoro destinita al UNITED for Intercultural Action, unitedagainstracism.org, eŭropa retejo, kiu subtenas migrantojn kaj rifuĝintojn, kiu ankaŭ volonte akceptas tiucelajn donacojn ĉe www.passaportproject.org.

Carlo MINNAJA
Antoine Cassar: Pasporto. Tr. Klára Ertl. Eld. FEL, Antverpeno, 2020. 32 paĝoj, broŝurita.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-06-02
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume