Al la versio por grandaj ekranoj

Moderna vivo

USONO

Maltoleremo: danĝera modo

La demisio de la literatura agento Colleen Oefelein de la konata novjorka literaturagentejo Jennifer De Chiara povintus esti tuta ordinara evento, kiun neniu rimarkus en la urbo mem, des malpli en la lando. Sed la kialoj de la demisio estis tiom ne-ordinaraj en Usono, ke la novaĵon publikigis multaj amaskomunikiloj, inkluzive Newsweek.

S-ino Oefelein malfermis kontojn ĉe la sociaj retejoj Gab kaj Parler, kiuj ne estas ŝatataj de la nova demokrata estraro (post fermo de sia tvitera konto Trump ekuzis Parler). Komence, tion publike deklaris la agentejo mem en sia tvitera kanalo, kaj iom poste la novaĵon konfirmis s-ino Oefelein. Ŝi opinias, ke ŝi estis maldungita pro tio, ke ŝi estas kristanino kaj havas konservativan vidpunkton. La situacio onin malĝojigas des pli pro tio, ke s-ino Oefelein skribis nenion kritikan pri la demokrata partio, nek en Gab, nek en Parler.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Alexander MIKISHEV
korespondanto de MONATO en Usono

Alexander Mikishev estas lektoro, instruas kaj esploras en Hjustono, Teksaso. Esperanton li eklernis en 1979.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alexander Mikishev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume