Al la versio por grandaj ekranoj

Moderna vivo

KONKURSO

Premio por miljara arbo

Jam kelkajn jarojn oni povas sekvi kun intereso la internacian konkurson Eŭropa arbo de la jaro, kiun ĉiujare organizas Asocio de Mediopartnereco (angle Environmental Partnership Association, EPA). La konkurso, lanĉita en 2011, volas atentigi pri arboj kiel gravaj naturriĉaĵoj, kaj gravas ne beleco, grandeco aŭ aĝo de la arbo, sed precipe ĝia historio rilate al homoj kaj la natura medio, kie ĝi kreskas.

Ĉi-jare la rezultoj de la internacia konkurso publikiĝis dum la internacia unutaga konferenco Ni plantas por estonteco – plantado de tri milionoj da arboj en Eŭropo, kiu okazis en Bruselo. Partoprenis la konkurson 14 arboj el 14 eŭropaj landoj. Voĉdonis pli ol 604 000 homoj el tuta Eŭropo, kaj pintan sukceson havis la tiel nomata arbo de sorĉistinoj en Hispanio, kiu gajnis kun subteno de 104 264 voĉoj. La duan lokon atingis grandega kaj majesta platano en Kalabrio (78 210 voĉoj), kiu estas hodiaŭ la plej granda platano en Italio. La trian premion gajnis platano en Dagestano (66 026 voĉoj).

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume