Al la versio por grandaj ekranoj

Moderna vivo

SPORTO

Skiado mondpokala

Slovakoj entuziasme ĝojkrias. La 20an de marto la 25-jara slovaka skiistino Petra Vlhová havis grandegan sukceson: ŝi venkis en la monda konkurso pri skiado 1 kaj tiel unuafoje akiris la grandan „kristalan globon” por la plej bona skiistino en la mondo. Dum la tuta skisezono ŝi akiris entute 1416 poentojn. La duan kaj trian lokojn atingis respektive la bonegaj svisaj skiistinoj Lara Gut-Behrami (1256) kaj Michelle Gisin (1130).

Vlhová specialistiĝis unue pri slalomo. Poste ŝi pliboniĝis en slalomega skiado, kaj en ĉi tiu jaro ŝi montris sian grandan talenton ankaŭ en la tiel nomataj rapidskiaj fakoj, ekzemple en slalomo super-G. Ŝi, kiel la sola skiistino, finis ĉiujn skivetkurojn (31) de la ĉi-jara monda pokalo. Ŝi estis inter la tri plej bonaj skiistinoj entute 10 fojojn: sesfoje ŝi estis la unua, dufoje la dua kaj dufoje la tria. En la grupo de la 10 plej bonaj mondaj skiistinoj ŝi estis en la skisezono 2020/2021 entute 30 fojojn.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume