Al la versio por grandaj ekranoj

Aktuale

Kiel rekoni torditajn, simpligitajn aŭ manipulajn mesaĝojn?

Ne nur la kronviruso konkeris la mondon. Ankaŭ la mensogoj kaj falsaj novaĵoj pri ĝi disvastiĝas kiel viruso. Konata flandra ĵurnalo lastmonate eĉ grandtitole anoncis: „Ni serĉas vakcinon kontraŭ la falsaj novaĵoj”. MONATO parolis kun Rakoen Maertens, psikologo, kiu aparte interesiĝas pri tiu fenomeno.

MONATO: S-ro Maertens, vi estas psikologo kaj nun preparas doktoriĝan tezon pri la maniero defendi sin kontraŭ falsaj novaĵoj. Ĉu vi povas iom rakonti pri via laboro?

Maertens: Jes, certe. Mi preparas doktoriĝon en la kembriĝa esplorgrupo pri socia decid-farado (Cambridge Social Decision-Making Lab). Tie ni esploras diversajn temojn, kiuj rilatas al falsaj novaĵoj: kio ili estas, kiel ili influas homojn, kaj kiel oni povas protekti homojn kontraŭ ili. Ni ankaŭ konkrete laboras pri la kreado de intervenoj por protekti homojn kontraŭ mensogaj novaĵoj. Mi laboras pri metodo, kiun ni nomas „inokulado-teorio”. Same kiel por medicina vakcino, ni prezentas malfortajn falsajn novaĵojn al homoj kaj montras, kiel ili funkcias, aŭ eĉ ebligas al homoj krei siajn proprajn falsajn novaĵojn. Tiel ili lernas pri la metodoj kaj teknikoj, kiujn uzas falsnovaĵkreantoj, kaj ili trejnas sian psikologian imunsistemon. Do ili estos malpli facile kaptataj de falsaj novaĵoj.

Nia plej granda interveno estas 20-minuta ludo, en kiu oni lernas pri ses teknikoj de manipulado/misinformado, mem kreante kaj disvastigante falsajn novaĵojn. La ludo nomiĝas Bad News 1 kaj havas nun pli ol milionon da ludantoj. En 2019 ni esperantigis ĝin, kaj ĉiu povas kunludi kaj kunlerni ĉe http://www.misinformado.net.

MONATO: Ĉu via metodo helpas rekoni falsajn novaĵojn disde veraj?

Rakoen Maertens

Maertens: Ĝuste. En iu senco, ni montras al homoj, kiel oni povas rekoni torditajn, simpligitajn aŭ manipulajn mesaĝojn, por ke oni povu distingi ilin de ĝustaj, pli nuancitaj mesaĝoj. Pli specife, lernante ekzakte kiel oni povas tordi la veron, oni lernas distingi inter la mesaĝoj kaj ne nur ĝenerale skeptiki. Tamen, grava demando restas. Ni ne certas kiom longe daŭras la efikoj de niaj intervenoj. Precize same kiel ĉe biomedicina vakcino, eblas ke oni bezonas „revakcinadon”, akcelinjekton por atingi longdaŭrecon. Mi tion esploras en mia doktoriĝa laboro.

MONATO: Aperis en konataj flandraj ĵurnaloj kaj revuoj artikoloj pri via agado, sed por legi tiujn, oni devas esti abonanto, do pagi. Ankaŭ tiun ĉi intervjuon povos legi unue la abonantoj 2. Falsaj novaĵoj tamen disvastiĝas senpage, rapide, tra la tiel nomataj „sociaj komunikiloj”. Ĉu do eblos iam gajni la batalon kontraŭ falsaj novaĵoj? Ĉu la vero estas rezervita por riĉuloj, kiuj povas pagi por ĝi?

Maertens: Plurajn gravajn demandojn en unu! Bedaŭrinde veras, ke ofte artikoloj aperas kaŝite malantaŭ pagmuro. Tamen, mi ĉiam klopodos plej larĝe disvastigi la sciojn. Kaj la artikolojn en la ĵurnaloj kaj miajn sciencajn artikolojn mi senpage kaj malkaŝe provas disvastigi tra diversaj kanaloj, kiel sociaj komunikiloj, inkluzive tra mia publika Twitter-konto (@RakoenMaertens). Plie ekzistas ampleksaj fontoj, kiuj senpagas kaj bonkvalitas. Tamen, prave, tio certe ne sufiĉas por gajni la batalon kontraŭ la rapide disvastiĝantaj falsaj novaĵoj. Bezonatas grandskala kunlaboro, internacie kaj loke, por amase lertigi kaj spertigi homojn pri la temo, „alfabetigo” pri la psikologio de influo.

MONATO: Jen tezo, kiun oni fojfoje legas: „Ju pli malkontenta oni estas pri sia vivo, des pli influebla oni estas de falsaj novaĵoj.” Ĉu estas vero en tio, aŭ ĉu ankaŭ tio en si mem estas falsa novaĵo?

Maertens: Certe estas iom da vero en tiu frazo. Parte tiu fenomeno okazas, ĉar unu el la dimensioj respondecaj pri la sukceso de falsaj novaĵoj estas grupdinamiko. Kiam oni estas malkontenta, homoj ofte ĝenerale volas pli fortan grupidentecon kaj/aŭ volas respondecigi iun grupon aŭ partion pri ĉiu malbono, kiu okazas. Oni tiel ankaŭ pli facile akceptas novaĵojn, kiuj konfirmas oniajn vidpunktojn kaj identecon, aŭ kiel oni sentas. Tio povas kaŭzi pli malfacilan distingadon inter la diversaj novaĵoj.

MONATO: Tio ligas al simila tezo: „Falsaj novaĵoj ĉiam ekzistos, ĉar la homo legas novaĵojn ĉefe en la espero ricevi konfirmon pri siaj propraj ideoj. Se la ĵurnalo konfirmas la proprajn ideojn de la leganto, oni plu abonos; se ne, oni serĉos alian ĵurnalon.”

Maertens: Parte tio ĝustas. Jes, falsaj novaĵoj certe ĉiam ekzistos. Kaj jes, veras, ke oni preferas legi ĵurnalon, kiu alproksimiĝas al oniaj propraj vidpunktoj. La problemo ne necese estas la ekzisto de falsaj novaĵoj. La vera problemo estas, ke homoj kelkfoje simple ne akceptas novaĵojn, ĉar ili venas el ĵurnalo kun specifa vidpunkto. Tio estas la problemo de polusiĝo. En Usono, ekzemple, oni bone povas vidi, ke kelkaj homoj kredas preskaŭ nur aferojn de unu politika partio kaj preskaŭ nenion de la kontraŭa partio. Tio ofte iĝas pli malbona eĉ: homoj povas bone kunlabori dum jaroj, ĝis ili malkovras, kiun partion la alia subtenas, kaj tiam subite ekestas konfliktoj.

Polusiĝo estas ĉie, en ĉiu lando, en ĉiuj komunumoj, kaj en ĉiuj organizaĵoj. Gravas, ke ni homoj lernu kunlabori kaj akcepti ideojn kaj vidpunktojn de personoj, kiuj ne apartenas al nia grupo. Do ŝlosila laboro estas lernigi ne nur ĉe bona rekonado de kaj lertigo pri la diversaj specoj de falsaj novaĵoj, sed ankaŭ ĉe malpolusigo kaj lertigado pri malpolusiĝo. Cetere, tio estas unu el la kialoj, kial mi ŝatas Esperanton kaj mia laboro kiel reprezentanto ĉe UN: mi ĉiam pensas, ke Esperanto estas bona komenco kaj ilo por interkompreniĝo, parte ĉar la Esperanto-komunumo havas homojn de diversaj politikaj flankoj.

pp
1. malbonaj novaĵoj.
2. MONATO tamen decidis disvastigi tiun ĉi artikolon ankaŭ al ne-abonantoj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume