Al la versio por grandaj ekranoj

Pledo por internaciaĵoj

Alexander Shlafer kaj Brian Moon en siaj leteroj (MONATO 2021/04, p. 3) argumentas favore al „kronviruso” anstataŭ „koronviruso”. Do kio pri la konsekvenco? La mallongigo de la nomo de la malsano, kiun kaŭzas la viruso, rezultus ne kiel „KOVIM”, sed kiel „KROVIM”. Tiun lastan formon tamen uzas neniu. Senescepte oni trovas „KOVIM”, „KOVIM-19” kaj „kovimo”. Aŭtoroj en la tri periodaĵoj MONATO, La Ondo de Esperanto kaj Esperanto (artikoloj ekde 2020) nomis la viruson „koronviruso”, „korona viruso”, „kronviruso” kaj „krona viruso”. La Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto „rekomendas la formojn (en alfabeta sinsekvo) ‚koronviruso’ aŭ ‚kronviruso’.” Cetere, la ĉilia epidemiologo José Antonio Vergara plendis pri la ekzotismo de Esperanto-parolantoj rilate internacian sciencan vortstokon kaj pledis por internaciaĵoj.

Klaus LEITH
Germanio
Per tiu ĉi letero MONATO nun finas la diskuton pri la nomo de la viruso. La historio nin instruos pri la formo, kiu venkis, same kiel ni nun scias, ke venkis la formo „aidoso”, pri kiu oni siatempe akre disputis, ankaŭ ĉi tie en la paĝoj de MONATO. (red.)

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Klaus Leith el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-05-31
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume