Al la versio por grandaj ekranoj

Moderna vivo

PIRATADO

Ĉu Kapuĉaj Robĉjoj? Ne, retteroristoj!

En la ĉi-jara majo la funkcio de unu el la plej grandaj gas- kaj petrol-duktoj en Usono, apartenantaj al la firmao Colonial Pipeline estis paralizita dum ioma tempo. Tio estis rezulto de fifama agado de la retpirata grupo DarkSide (Malhela flanko) bazita ie en orienta Eŭropo. Ĝiaj altkvalitaj ret-specialistoj per specialaj piratprogramoj trovis en malmoderna komputila programaro de tiu usona kompanio vundeblajn lokojn. Temis pri aktivigo de virus-programo, kiu blokas la eniron de uzantoj kaj ĉifras la datumaron tiel longe kiel la viktimo ne alpagas dezirantan monsumon.

Rezulte de la atako la petrolkompanio perdis ĉirkaŭ 100 GB da datumoj kaj devis haltigi la funkciadon de gas- kaj petrol-duktoj, kiuj transportas el Teksaso 45 % de ĉiuj likvaj brulaĵoj uzataj en la orienta parto de la lando.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Alex MIKISHEV
korespondanto de MONATO en Usono
Alexander Mikishev estas lektoro, instruas kaj esploras en Hjustono, en la sud-orienta regiono de Teksaso. Esperanton li eklernis en 1979.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alex Mikishev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume