Al la versio por grandaj ekranoj

Moderna vivo

NATURO

Hoteloj por insektoj

Ĉu vere insektoj bezonas hotelojn? „Jes, vere”, unuvoĉe diras dungitoj de VASA, rubkolekta sistemo de la litova ĉefurbo Vilnius. Rezulte antaŭ nelonge en parkoj de la urbo aperis dometoj faritaj el naturaj materialoj, nomataj insektaj hoteloj. Tiuj insektaj hoteloj estas dediĉitaj por allogi diversajn specojn de insektoj, kaj kutime oni instalas ilin en parkoj, ĝardenoj aŭ arbaroj. Krom ilia ĉefa celo, ĉi tiuj interesaj konstruaĵoj estas uzindaj ankaŭ por ornamado de verdaj spacoj kaj kiel rimedo por eduki la loĝantaron, ke ĝi atenteme zorgu pri la diverseco de insektaj specoj.

Ĉio estas interligita

„Ni zorgas pri la redukto de urbaj ruboj kaj poluado, kaj ni kredas, ke gravas, ke tiajn celojn starigu antaŭ si ankaŭ la civitanoj. Sekve, ni provas eduki la loĝantaron en diversaj formoj. Donacante insektajn hotelojn al la urbo, ni volas atentigi urbanojn pri la fakto, ke ĉiu ekosistema partoprenanto estas grava por harmonia medio. Ni devas memori pri tio en iu ajn agado, eĉ se ĝi ne transpasas la limojn de la hejmo, ĉar ĉio estas interligita kaj influas la ĝeneralan medion”, diris la estro de la rubkolekta sistemo de Vilnius (VASA) Justina Prunskienė.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio


Laimius Stražnickas, akronime „last”, estas litova ĵurnalisto jam dum 35 jaroj. Li esperantistiĝis en 1974 kaj estas kunlaboranto de MONATO ekde 1991.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-01
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume