Al la versio por grandaj ekranoj

Medio

ORNITOLOGIO

Remalkovro post 170 jaroj

Indoneziaj ornitologoj kaj birdamantoj de la tuta mondo entuziasme ĝojkrias: ili remalkovris birdon, pri kiu oni kredis, ke ĝi jam formortis antaŭ pli ol 170 jaroj. Temas pri la birdo, kiu havas la sciencan nomon Malacocincla perspicillata.

Malkovro

La birdon malkovris du loĝantoj en la provinco Kalimantano (insulo Borneo, Indonezio). Muhammad Suranto kaj Muhammad Rizka Fauzan plukis arbarfruktojn en pluvarbaro proksime al sia hejmo pasintoktobre, kiam ili hazarde ekvidis nekonatan birdon. Ili sukcese kaptis kaj fotis ĝin kaj poste ellasis ĝin reen en la naturon. Pri sia malkovro ili tuj informis lokajn organizaĵojn por protektado de birdoj. Spertaj ornitologoj post reciprokaj konsultadoj konfirmis, ke temas pri la Malacocincla perspicillata kun forta beko, ĉokoladbruna koloro kaj nigra strio tra la okulo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio


Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-01
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume