MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Mallonge

Sirio

Chris Van Thielen volas mendi manĝon de siria restoracio en Antverpeno, sed petas, ke ŝia filo faru tion, ĉar mankas al ŝi mono en ŝia konto. „Mi repagos al vi la venontan semajnon.” Decidite, farite. Kelkajn tagojn poste Chris reĝiras la kostojn al sia filo, rondigas la sumon, kaj kiel pagkialon ŝi aldonas simple „Sirio”. Li ja scias, pri kio temas. Kial do mencii amplekse „Jen la mono por la siria manĝo”?

Sed kelkajn sekundojn post la pago en ŝia bank-apo aperas la mesaĝo: „Bv. tuj informi vian bankon pri la celo de via pago kun mencio ‚Sirio’.” Kaj du minutojn poste retmesaĝo: „Kiel financa entrepreno gravas al ni havi superrigardon pri la pagoj de niaj klientoj. Bv. informi nin senprokraste pri la celo de la pago kun priskribo ‚Sirio’. Se ni ne ricevos respondon baldaŭ, ni devos transdoni la detalojn de via pago al la polico.”.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

pp

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-01