Al la versio por grandaj ekranoj

Moderna vivo

SOCIO

Silentiĝis filmprincidino cindrulino

La filmmondo perdis grandan legendon. La 9an de junio 2021 forpasis la 68-jara ŝatata ĉeĥa aktorino Libuše Šafránková. Ŝi internacie famiĝis per la superbela filmfabelo Tři oříšky pro Popelku (Tri aveloj por cindrulino), kie ŝi 19-jara jam aktoris la ĉefan rolon. Ĉi tiu fabelo en multaj landoj estas ĝis hodiaŭ regula parto de la kristnaska televid-programo por infanoj kaj plenkreskuloj.

Aktorado

Šafránková naskiĝis la 7an de junio 1953 en la historia urbo Brno, kie ŝi pasigis sian infanaĝon. Jam kiel infano ŝi vizitadis teatrajn rondetojn kaj gajnadis en diversaj deklam-konkursoj. Ŝi finstudis aktoradon ĉe la konservatorio en sia gepatra urbo kaj poste decidis serĉi sian teatran feliĉon en la ĉefurbo Prago. Ekde 1972 ŝi estis membro de la loka aktora klubo kaj ekde 1992 aktoris en la praga nacia teatro, kie ŝi donis formon al nombrego da teatraj roloj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Julius HAUSER
korespondento de MONATO en Slovakio


Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-01
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume