MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Arto

PENTRAĴOJ

Granda heredaĵo de malgranda giganto

La forpasinta prezidanto de la entreprenaro Samsung, Lee Kun-hee (1942-2020), postlasis kiel heredaĵon ne nur enorman monsumon, sed ankaŭ amasegon da valoraj artaĵoj.

Malgranda giganto

La „malgranda giganto”, kiu korifeis la kolosan entreprenaron, estis ankaŭ mecenato de arto. Li kolektis dum sia vivo 23 000 artaĵojn, inkluzive 14 naciajn trezorojn kaj 46 trezorojn 1. La valoro de la tuta kolekto estas ekspertizita je proksimume tri duilionoj da ŭonoj aŭ 2,2 miliardoj da eŭroj, tamen laŭ fakuloj la aktuala merkata prezo superas dek duilionojn da ŭonoj aŭ 7,4 miliardojn da eŭroj. La heredantoj anoncis en aprilo, ke ili donacos la plimulton de la kolekto al naciaj kaj sociaj institucioj. Laŭ valoro kaj diverseco, la amplekso de la donacitaj artaĵoj estas senprecedenca enlande kaj eksterlande, eĉ pli granda ol tiu de la kolekto de Peggy kaj David Rockefeller.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

CHO Sung Ho
korespondanto de MONATO en Koreio


Cho Sung Ho estas eksprofesoro pri biologio kaj aktivis en la movado interalie kiel ĉefredaktoro de la gazeto La Espero el Koreio.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cho Sung Ho el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28