MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Arto

INTERVJUO

La gaja arto de karikaturo

„Karikaturo estas sintezo de arto, saĝeco kaj humuro. En la tuta bildarto, la plej altan gradon de simboleco posedas la arto de karikaturo, kiu per sia esprimaĵo travivigas grandajn ideojn, ofte ekstremajn, je nelimigita potenco. La aŭtoroj-karikaturistoj, per sia arto senvorta, estas ja elstaraj pensuloj. La fenomeno de karikaturo vivas tra la politikaj konceptoj kaj konfliktoj de la grandaj ideologioj, strukturante ties mesaĝon per la arto de humuro kaj satiro, instigate de la kritika penso, certigante por si la mision de tenado, renovigado kaj pluvivado de la vero.”

La ĉi-supraj vortoj de la renoma albana karikaturisto Bujar Kapexhiu el Tirano, instigis intervjui alian renoman karikaturiston el Ferizaj, Kosovo, sinjoron Imri Musliu.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio


Bardhyl Selimi (1945) studis matematikon en la universitato de Tirano. Li estas kunlaborinto de PIV. Pro sia rolo en la plifortigo de la albana Esperanto-movado li estis honorita per Diplomo pri Elstara Agado de Universala Esperanto-Asocio.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28