Al la versio por grandaj ekranoj

Mono ne fetoras

Antaŭ multaj jaroj en Esperanto-renkontiĝo mi sekvis „prelegon” de adepto de Amikaro Bruno Gröning kaj jam tiam dubis pri la „informoj”, kiujn li malkaŝis. Tiuj aŭskultantoj, kiuj ne sekvis la ordonon turni siajn manplatojn al la ĉielo por ricevi „sanktan radiadon”, estis admonitaj obei.

Tiu „amikaro” de Bruno Gröning laŭ mia impreso estas sekto, kvankam tiu societo estas agnoskita de la impostoficejo kiel bonfara. Restas duboj, legu en https://eo.wikipedia.org/wiki/Bruno Gr%C3%B6ning#Kritikoj. Mi dubas, ke MONATO dependas de la enspezo per la anonco de la adeptoj de Bruno Gröning. Ĉu la samtempeco kun la intervjuo kun Rakoen Maertens estas hazardo aŭ intenco por pravigi la aperigon de la anonceto? Ĉu mi per tiu ĉi demando dissemas falsan novaĵon?

Frank MERLA
Germanio

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Frank Merla el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume