Al la versio por grandaj ekranoj

Kion signifas la mistera CA?

Dum la pasintaj monatoj mi aperigis centojn da poŝtkartoj de la eksa Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet je www.flickr.com (tie ekzemple serĉu „esperanto debrouwere”) kaj ankoraŭ daŭrigos. Temas ĉefe pri kartoj interŝanĝitaj de esperantistoj, sed ne nur.

Plurfoje mi rimarkis iujn kodojn, ĉefe „CA ...”, kiu pensigas min, ke ne nur estis hobio de iuj personoj ne sufiĉe riĉaj por mem vojaĝi, tamen kapablaj por pagi bildkartojn kaj afrankon, sed ke malantaŭ la hobio estis iu internacia strukturo. Mi serĉis, sed nenion trovis. Ĉu iu leganto eble scias pli?

Roland Rotsaert
Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume