Al la versio por grandaj ekranoj

Noticoj

Mirinfano

En la universitato de Antverpeno 11-jara knabo sukcesis akiri sian bakalaŭrecon pri fiziko. Pluraj ĵurnaloj anoncis ĉi tion, kaj la universitato konfirmis la novaĵon. La knabo, Laurent Simons el Ostendo, bezonis nur unu jaron por fini kurson, kiu kutime daŭras tri jarojn, kaj atingi la diplomon. Samtempe li jam sekvis kelkajn magistrajn kursojn.

De kelka tempo oni scias, ke Simons estas „mirinfano”. En aĝo de ok jaroj li akiris sian duagradan diplomon en Bruĝo (kion mezuma infano atingas je aĝo de 12). Antaŭ kelkaj jaroj li jam sekvis bakalaŭrajn studojn en la Teknologia Universitato de Eindhoven en Nederlando.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

pp

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume