Al la versio por grandaj ekranoj

Moderna vivo

HOMARANISMO

Batale kontraŭ la milito

La 13an de aŭgusto la mondo perdis unu el la plej eminentaj personoj de la homarana movado: la grandanima koro de Gino Strada [ĝino strada] ne plu batas. Li estis milit-kuracisto kaj fondis kune kun sia edzino Teresa Sarti la italan neregistaran organizaĵon Emergency, kiu ekde 1994 donis senpagan helpon al pli ol 11 milionoj da malsanuloj en 17 landoj tra la mondo.

„Mi ne estas pacisto. Mi estas kontraŭ milito.”

Post laborado kun la Internacia Komitato de Ruĝa Kruco en Pakistano, Etiopio, Peruo, Afganio, Somalio kaj Bosnio kaj Hercegovino li ekkampanjis kontraŭ milito kaj por kuracado de viktimoj de militoj. Tiaj spertoj kunfluis en la libron Verdaj papagoj. Kroniko de militkirurgo, kiu aperis ankaŭ esperantlingve. En ĉi tiu libro, Gino Strada priskribas la efikojn de la konfliktoj, kiuj lasas neforviŝeblajn spurojn eĉ post ilia fino: la plej evidenta ekzemplo estas la kontraŭpersonaj minoj, kiuj post jardekoj daŭre kripligas kaj mortigas senkulpajn civilulojn.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume