Al la versio por grandaj ekranoj

Historio

FASCINA RAKONTO

Usono invados Kanadon

Jen kion diris Laura Secord al la brita leŭtenanto James FitzGibbon la 22an de junio 1813. Tio okazis ĉe la tendaro Beaver Dams (Kastoraj digoj), 32 km okcidente de la urbeto Queenston en la regiono Niagara de Supra Kanado (nun Ontario). En la antaŭaj 17 horoj Secord marŝis la tutan distancon inter Queenston kaj Beaver Dams (nun Thorold) tra sovaĝa arbaro evitante malamikajn sentinelojn. Ŝi volis averti la britajn trupojn, ke la usona armeo surprizatakos la tendaron por kapti la niagaran duoninsulon kaj poste invadi Kanadon. Danke al la averto de Secord, la brita armeo povis embuski la invadantojn kaj postuli ilian submetiĝon. Kiel lando, Kanado saviĝis.

Tio estas epopeo: Se la britoj ne antaŭe ekscius pri la invado, eble la usonanoj venkus kaj hodiaŭ Kanado estus nur unu el la ŝtatoj de Usono.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Mario Morel
Kanado


Mario Morel estas verkisto pri inĝenierado. Li esperantistiĝis en 2019.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mario Morel el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume