Al la versio por grandaj ekranoj

Politiko

LOĜPOLITIKO

Kie(l) loĝi en Luksemburgo?

Luksemburgo estas probable la lando de Eŭropo, kies loĝantaro kreskas plej intense: de 433 600 en la jaro 2000 al 626 000 homoj hodiaŭ; la granddukejo de 2586 km 2 spertis plinombriĝon je 44 %. (Kaj tio ne inkluzivas la 197 000 eksterlandanojn, kiuj navedas ĉiutage por labori.)

Ĉu la kvanto de loĝejoj kreskas proporcie? Tute ne. Pri ilia nombro malfacilas trovi precizajn ciferojn, sed ilia prezo atestas malsufiĉon: en la lasta jarkvarono de 2020, ili kostis 16,7 % pli ol jaron pli frue, kresko klare ĉiam pli intensa (2019: 10,1 %, 2018: 7,1 %, 2017: 5,6 %).

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Istvan ERTL
korespondanto de MONATO en Luksemburgo


István Ertl estas tradukisto ĉe Eŭropa Unio, iama redaktoro i.a. de la revuoj Kontakto kaj Esperanto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Istvan Ertl el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-10-01
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume