Al la versio por grandaj ekranoj

Aktuale

KRONVIRUSA PANDEMIO

Kiel nomi novajn variantojn?

Esploristo de la Universitato de Orienta Anglio, profesoro Mark Pallen, estis ano de laborgrupo de Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) pri kreo de neŭtralaj nomoj de variantoj de SARS-CoV-2, la kaŭzo de la kovim-pandemio. Ĉi tie li priskribas, kiel li partoprenis en la teamo, kaj la kaptilojn, kiujn ili renkontis survoje, kaj kial MOS decidis pri grekaj literoj por novaj variantoj.

Pasintjare, ĉar nia ambicia studo pri la kokida intesta mikrobiomo preskaŭ finiĝis, mi celis krei centojn da bone formitaj latinaj nomoj por la novaj bakteriaj specioj, kiujn ni malkovris. Feliĉe, mi studis latinon en la lernejo, sed dum mi eniris la taskon, mi revarmigis sciojn, kiuj dormis dum pli ol kvardek jaroj. Rezulte mi pasigis parton de tiu somero entombigita en grekaj kaj latinaj lernolibroj kaj vortaroj. Kvankam mi komence kreis la novajn nomojn permane, kombinante latinajn kaj grekajn radikojn ene de kalkultabeloj, mi baldaŭ konsciis, ke ni povas aŭtomatigi ĉi tiun procezon per kreado de programoj, kio kondukis al elstara studo, en kiu ni kreis pli ol milionon da novaj nomoj por bakterioj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Mark PALLEN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mark Pallen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-10-01
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume