Al la versio por grandaj ekranoj

Ĉu vere ĉarlatana? (1)

En la oktobra numero (MONATO 2021/10, p. 3) Bastien Lacour „ĝojas”, ke eĉ sektoj interesiĝas pri Esperanto. La „sekto” estas Amikaro Bruno-Gröning, aktuale kreskanta sur ĉiuj kontinentoj kaj malfermita (senpage) al ĉiu ajn homo. Kaj la mesaĝon de la Amikaro s-ro Lacour nomas „ĉarlatana”.

Tio pruvas simple, ke li nenion scias pri la Amikaro, pri miloj da saniĝoj okazintaj dum la vivo de Bruno Gröning kaj okazantaj hodiaŭ. La misinformoj pri la agado de Bruno, kunbakitaj de ĵaluzaj kuracistoj dum lia vivo, estas ankoraŭ ripetataj, bedaŭrinde.

Trevor STEELE
Aŭstralio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Trevor Steele el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-10-01
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume