Al la versio por grandaj ekranoj

Politiko

ITALIO

Efemeraj parlamentaj koalicioj

La lastaj elektoj por la itala parlamento en 2018 (voĉdonis 72,92 % de la voĉdonrajtantoj, la plej malalta procento ekde la kreiĝo de la itala respubliko en 1948) rezultigis, ke la centra-dekstra koalicio (kvar partioj) ricevis plej multajn voĉojn (ĉ. 37%), la centra-maldekstra (kvin partioj) havis 22,86 %, dum la unusola listo, ekster ajna koalicio, estis Movimento 5 Stelle (5-Stela Movado, 32,68 %); la ceteraj partioj estis nur splitoj. Establo de stabila registaro apogata de plimulto en la parlamento povis do rezulti, nur se kunmetiĝas grupoj kun tute malsamaj celoj, eĉ emfazitaj dum la tuta elektokampanjo.

Nedezirataj elektoj

Italio havas grandegan ŝtatan ŝuldon, kaj la (mal)stabileco de la lando fortege influas la interezojn. Ekzemple, post abrupta politika krizo multaj investintoj vendas siajn bilojn, kaj la aĉetontoj postulas pli altan kompenson. Tio signifas, ke malgraŭ la anoncoj de la politikistoj novaj elektoj estas „nedezirataj”. La partioj ne estas vere pretaj preni sur sin tian respondecon (pro kiu preskaŭ tuj pagos la civitanoj) sed samtempe ne emas plenumi reformojn, kiuj povas malkontentigi la voĉdonantojn.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Carlo MINNAJA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-10-01
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume