Al la versio por grandaj ekranoj

Moderna vivo

BREDADO

Griloj sur pladoj

Hodiaŭ en Litovio neniu miras, ke azianoj ĝuas grilojn kaj diras, ke ili estas tre bongustaj kaj nutraj. Tamen litovoj estas multe pli konservativaj, kaj por gustumi tiun frandaĵon ŝatatan en Azio ili ankoraŭ bezonas specialan kuraĝon. Tamen, post kuraĝiĝo ili ne plu povas halti.

Loĝantoj en la ĉirkaŭaĵo de la litova urbo Marijampolė estis ŝokitaj, kiam antaŭ preskaŭ du jaroj el unu biena konstruaĵo venis ĝis tiam nekonata sono, kiu aŭdiĝis kvazaŭ pepado de akridoj aŭ cikadoj, kio memorigis pri sudaj landoj. Sed fakte ne tio estis la kaŭzo. Tian nekutiman sonon aŭdigis hejmaj griloj Acheta domesticus, kiujn akiris la juna familio Greta kaj Vaidas Budreika.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio


Laimius Stražnickas estas litova ĵurnalisto jam dum 35 jaroj. Li esperantistiĝis en 1974 kaj estas kunlaboranto de MONATO ekde 1991.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de LAST el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-10-15
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume