Al la versio por grandaj ekranoj

Politiko

UNUIĜINTAJ NACIOJ

La Internacia Tago de Paco

Ekde 1981 la 21an de septembro de ĉiu jaro oni celebras la Internacian Tagon de Paco. Ĉi-okaze en la ĉefstabejo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko sonoras pacsonorilo, gisita el metalaj moneroj donacitaj de infanoj el ĉiuj kontinentoj (krom Afriko).

En 1981 la Ĝenerala Asembleo de UN deklaris per rezolucio 1 la trian mardon de septembro Internacia Tago de Paco, dediĉita al tutmonda ĉesigo de la konfliktoj kaj al la idealoj de paco. Dudek jarojn poste oni elektis fiksitan tagon por la celebrado.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume