Al la versio por grandaj ekranoj

Freŝa frandaĵo

Laure Patas d'Illiers estas konata al la legantoj de MONATO. Jam ses noveloj ŝiaj aperis en ĝia literatura rubriko inter 2015 kaj 2020. Sed ankaŭ aliaj revuoj aperigis novelojn de tiu ĉi pariza aŭtorino, kiel Beletra Almanako kaj La Ondo de Esperanto. Krome, ŝi plurfoje estis premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA. La lastan septembron, la asocio Espéranto France eldonis ŝian novan verkon Sur bluaj planedoj kun 22 sciencfikciaj noveloj.

Pleje frapis min la diverseco de la unuopaj eroj. Tute ne temas pri regurdado de konataj temoj. Ĉiu novelo havas sian apartan spicon. Jen humura neatendita fino, jen timiga bildo pri horloĝoj, kiuj bezonas ne elektron sed homan sangon, jen filozofiaj problemoj (kio okazus pri vi, se vi povus vojaĝi en la pasintecon, kaj tie vi murdus vian avinon?).

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Paŭl PEERAERTS
Laure Patas d'Illiers: Sur bluaj planedoj. 22 sciencfikciaj noveloj. Kun enkonduko de Liven Dek. Aĉetebla de la presisto lulu.com kiel presita libro 164-paĝa, ISBN 978-295789-610-3, 12,95 usonaj dolaroj; kiel presita libro grandlitera 232-paĝa, ISBN 978-295789-612-7, 21,08 usonaj dolaroj; kaj kiel bita libro en la dosierformo ePub, ISBN 978-295789-611-0, 5,38 usonaj dolaroj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume