Al la versio por grandaj ekranoj

Moderna vivo

SLOVAKIO

Urania reĝo

Eksterlande agnoskata kaj respektata, hejme preskaŭ nekonata, tiel oni povas koncize karakterizi la slovakon Štefan Boleslav Roman, kiu konkeris la mondon per sia celkonscia laboro kaj sinoferemo. Li fariĝis unu el la plej riĉaj kaj sukcesaj entreprenistoj en Kanado kaj estis konata ankaŭ kiel urania reĝo.

Roman naskiĝis la 17an de aprilo 1921 en malriĉa kampara familio en la malgranda vilaĝo Veľký Ruskov (hodiaŭ Nový Ruskov), situanta en nord-orienta Slovakio. Fininte siajn studojn en bazlernejo, li daŭrigis la studojn en agrikultura mezlernejo. Li interrompis la lernadon en la aĝo de 16 jaroj, kaj en 1937 li kun sia plej aĝa frato migris al Kanado. Unue li laboris en farmo, kelkan tempon soldatservis en la kanada armeo kaj poste laboris en la fabriko General Motors en Oshawa, kies haveno estas rekonata kiel oficiala vojo por enmigrado kaj doganservoj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio


Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Lia tuta profesia vivo estas ligita kun diplomatio. Li laboris en diversaj altrangaj postenoj en la ministrejo pri eksterlandaj aferoj kaj eksterlande.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume