Ĉiaĉia (aŭ Ĉia-Ĉia) estas unu el ĉirkaŭ tricent minoritataj gentoj en Indonezio. Ĝi havas sian propran lingvon, la ĉiaĉia-an, krom la indonezia, kiu estas la oficiala lingvo de la regno. La ĉiaĉia-a estas parolata de 70 000 individuoj, kiuj ĉefe loĝas en la urbo Baubau de la insulo Buton, proksime de Sulawesi. La loka lingvo, tamen, alfrontis rimarkindan riskon forperei, ĉar ĉiaĉia-anoj apenaŭ uzis ĝin pro la manko de propra skribsistemo.
En la jaro 2009 la urbo Baubau oficiale adoptis hangulon (koree hangeul), nome la alfabeton de la korea lingvo, por transskribi la ĉiaĉia-an. La Instituto Hunminjeongum proponis al la urba administracio, ke ĝi mem provizu studentojn per lernolibro de la ĉiaĉia-a en hangulo. Hangulo estas tipa fonetika alfabeto, konsistanta el 14 konsonantoj kaj 10 vokaloj. Ĝi estas tre facile ellernebla kaj povas preskaŭ komplete esprimi sonojn ne transskribeblajn per latinaj literoj. Studentoj en elementaj lernejoj do lernas la ĉiaĉia-an per lernolibroj verkitaj en hangulo dum unu lernohoro semajne. Sur stratoj instaliĝis ŝildoj kaj elpendaĵoj skribitaj en hangulo paralele kun la indonezia.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Cho Sung Ho el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-12-01 |
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |